Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/119

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mian dormejon, mi tuj vidis, ke la du benketoj kun la nigraj tukoj estis malaperintaj. Mi sekve devis dormi nur la sabla planko kaj sen kovrilo, sed ĉar la nokto ŝajnis al mi varmeta, mi rezignaciis, esperante, ke mi retrovus mian tutan liton en la sekvanta vespero. Mi tamen ne povis dormi, la sablo estis tro malseka kaj malvarma kaj kiel ajn mi klopodis "kuiri miajn pizojn", ili estis tro malmolaj, la dormo ne ektuŝis miajn okulojn kaj mi eliris la dometon por kuŝiĝi sur unu el la benkoj en la ĝardeno. Apenaŭ mi kuŝis, ne malproksime de mia domo jen subite mi aŭdis super mia kapo raŭkajn kriojn de iu birdo. Tiu birdo, kiun mi vidis, ĉar la luno lumis klare, seninterrompe eliĝis la saman tirtonan u... u... u! Mi ekkaptis mian bastoneton, kiu ĉiam akompanis min kaj ĵetis ĝin inter la branĉojn por forpeli la malkvietiĝanton de mia ripozo. Ĝi forflugis, sed residiĝis sur alia proksima arbo, kie ĝi tuj daŭriĝadis turmentadi min per la samaj u... u... -krioj. Por la dua fojo mi fortimigis ĝin, sed ho ve, sur alia arbo samspeca birdo komencis blekakompani la unuan, kaj ambaŭ birdoj tiel kaj tiom plenigis la aeron per siaj krioj, ke mi preskaŭ ne dormis la tutan nokton. Fine je mateniĝo ili flugis for kaj mi ekdormis, sed du horojn poste miaj membroj estis tiel rigidaj pro malvarmo, ke mi vekiĝis. Mi ekstaris kaj aliris al la elirejo de la ĝardeno. La pordo tamen estis fermita, kaj mi ne povis eliri. Estis laŭ mia opinio la unua fojo, ke la posedanto de la ĝardeno fermis tiun pordon, sed aperante, ke ĝi baldaŭ estus malfermita, mi promenis plue tra multaj vojetoj, kaj alvenante la duan fojon ĉe la pordo, mi trovis ĝin nefermita. Mi faris mian ĉiumatenan promenadon, kaj aĉetinte kvin panetojn ĉe la ruĝvangulino, mi eksidis sur parkbenko por matenmanĝi. Mi ĵus ekmordis en mian unuan parieton, kiam preteriris