Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/121

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

foson, kvin paŝojn malsupren. Ili malsupreniris la ŝtupareton kaj staris antaŭ ŝlosita pordeto. Mi bedaŭris, ke la pordo estis ŝlosita kaj serĉante plue, trovis ĉe la kontraŭa flanko de la dometo unu fenestron sen vitro, sed kun tri stangetoj el fero. La kadro tamen, en kiu staris tiuj stangetoj, estis tiom vermotruita kaj putrinta, ke mi per mia tranĉilo facile povis forigi ilin. Mi faris tion kaj englitis tra la kadro en la dometon. Ĝia interno estis pli malgranda kaj multe pli malalta ol tiu de mia antaŭa dometo, sed la planko estis el ligno. Ĉe ĉiu el la plej longaj muroj staris du brunaj "kestoj", el kiuj tri estis tre malnovaj kaj verŝajne kadukaj, ĉar feraj ligiloj ĉirkaŭis ilin, por ke ili ne disfalu. Krom tiuj kestoj, kiujn mi ne kuraĝis kaj ne volis malfermi, ĉar ili ja ne apartenis al mi, nenio estis en la dometo. Mi tuj decidis pasigi tie la estontajn noktojn kaj dormis jam tie la alproksimiĝantan. La postan matenon mi rampis tra la fenestreto, ordigis poste la stangetojn, tiel ke neniu povus vidi, ke mi tuŝis ilin, kaj iris sur la stratojn por aĉeti ion, kio povus utili al mi kiel kovrilo dum la noktoj, kaj mi aĉetis specon de mantelo. La vendisto tamen postulis por ĝi tiom da mono, ke restis al mi nur unu granda monero el arĝento kaj dudek malgrandaj moneretoj. La nikelan monon, senditan de Johano, neniu volis akcepti, ĝi sekve estis al mi tute senvalora.

Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filosofo ol mi, ĉar li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar