Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/122

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"kestoj", sed intertempe mia mona posedaĵo plimalgrandiĝis en teruriga maniero. Kion mi devus fari, post kiam mi estus elspezinta mian lastan moneron? Mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri tio, kaj malĝoje mi pasigis tagon post tago. La vetero ĉiam plimalvarmiĝis kaj mi jam ŝanĝis mian lastan arĝentan moneron, kaj kalkulante miajn restantajn moneretojn, mi kun teruro antaŭvidis, ke post du semajnoj mi posedus nenion plu krom la nikelaj moneroj de Johano, kiujn neniu volis akcepti. Kvar pluaj tagoj pasis kaj la kvinan mi decidis serĉi laboron, sed denove tiu sama barilo, la nesciado de la Patersburga lingvo, sin prezentis al mi. Tamen mi farus mian eblon, kaj enirinte butikon, kie mi vidis du personojn, kiuj post fenestro en malgranda strato riparis ŝuojn, mi penis sciigi al ili, ke mi dezirus labori ĉe ili. Komence ili sin amuzis pro miaj gestoj, sed fine ili forpelis min. Mi sciis antaŭe, ke aliaj metiistoj sammaniere forpelus min, se duan fojon mi klopodus akiri laboron, kaj plorante mi iris laŭ la stratoj kaj pasigis la noktojn inter la kvar "kestoj". La malbona vetero fariĝis ankoraŭ pli malbona. Tagoj pasis; miaj vestoj eluziĝis kaj en unu vespero, returninte min en mian dormejon (estis ankoraŭ frue, sed jam iom mallume), mi rimarkis, ke en la plandoj de miaj ŝuoj estas truoj. Monon por aĉeti novajn aŭ por riparigi la miajn preskaŭ eluzitajn, mi ne posedis, ĉar tio kostus ja tro multe, kaj restis al mi nur sufiĉaj moneretoj por aĉeti panojn por kvin tagoj. Sed ankoraŭ ĉiam "mi kuiradis miajn pizojn"; mi esperis, ke la sorto fine iel helpus al mi.

Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron, plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo? Mi pri-