Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/123

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensis kaj tiam decidis aĉeti dek panetojn kaj kun tiuj mi tuj revenus por ne plu eliri la tutan tagon nek la sekvantan. Mi ekpaŝis en la neĝo kaj sentis la malvarmon penetri miajn ŝuojn, sed mi ja devus manĝi.

Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel eble plej rapide en mian dometon.

Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn; el kiuj fuis la akvo, kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo, pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta.

Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da glacio frostkunigis miajn fingrojn.

—Ho Dio!— ekkriis mi. —Kial mi forkuris de mia domo?

Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe