Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/124

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povis dormi kun la kato sur la brako kaj la hundo sur la piedoj. Ho, ke mi estus refoje tie... kiel varme al mi estus kaj kiel mi estus feliĉa! —La filozofio de Johano tute ne taŭgas—, diris mi, —ĉar neniu povas kuiri siajn pizojn en tia severa malvarma vetero, dum li sidas tiel kurba en malalta dometo, kies fenestro ne havas vitrojn, kie staras nek forno por varmigi, nek estas lito por kviete kaj feliĉe dormi.

Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis... kaj revadis... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano. Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon, ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo. Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano, kiu diris: —Kuiru