Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/125

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona!— Mi volis respondi, ke ili estas tro malmolaj, sed, ho ve! mi ne povis disigi la lipojn; mi volis plori, sed ne povis. Subite la pordo knaris sur siaj hokoj kaj malfermiĝis. Ĉio fariĝis hele luma ĉirkaŭ mi kaj ekstere mi ekvidis kelkajn nigre vestitajn virojn kun nova bruna kesto, kiun ili enportis kaj metis sur la plankon. Mi aŭdis ilin paroli, sed neniun mi komprenis, eĉ ne Johanon, kiu alproksimiĝis al mi kaj ekskuis min. Li parolis al la aliaj viroj kaj prenante min en la brakojn, iris kun mi eksteren kaj metis min en la molan neĝon, kiu kuŝis tiel alte, ke mi preskaŭ malaperis en ĝi. Daŭrigante paroli al la ĉirkaŭ ni starantoj, li frotis miajn piedojn, manojn kaj vizaĝon per neĝo. Al mi fariĝis pli kaj pli varme, sed la manoj de Johano, kiuj estis tute nigraj same kiel tiuj de l' patro de Lazaroni, daŭrigis frotadi min. Mi volis paroli al li, sed ne povis, mi volis ekkapti liajn manojn por ĉesigi la frotadon, kiu tro min varmigis, sed mi sentis, ke ĉiuj fortoj estis forlasintaj min. Post longa frotado la filozofo denove prenis min en la brakojn, forportis min kaj la aliaj viroj nin sekvis. Rigardante posten, mi vidis, ke unu el la viroj staras ankoraŭ ĉe la pordo de mia dometo. Rigardante internen, mi vidis la ĵus enportitan keston kaj ekmiris, kio estus en ĝi, sed miaj pensoj konfuziĝis pli kaj pli. Mi sentis, ke Johano portas min tra la dika neĝtavolo, kovranta la tutan ĝardenon, mi vidis, ke la pordo de mia dometo estis ŝlosata kaj ke la ŝlosinto kuratingis nin... Tiam densa griza nubo envolvis min kaj mi vidis plu nenion. Sed miksitaj bruoj penetris la grizan nubon; inter stranga zumado mi aŭdis la krakadon de la neĝo, tra kiu la viroj paŝis... kaj ion similantan la tintadon de malproksimaj sonoriletoj. Tiam mi sentis, ke Johano kuŝigis min...; la tintado fariĝis pli laŭta...,