Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/127

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj per la vortoj: —Ken ju najt verston—[1 Mi ne povas vin kompreni.] li fine eksilentis kaj ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon, ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon, strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon. Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn. Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn, kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus.