Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/128

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La viro rigardis min afable, kaj mi rimarkis, ke larmoj estis en liaj okuloj; sed mi ne komprenis kial. Li karesis miajn vangojn kaj buklojn kaj helpis al mi enlitiĝi. Tiam li foriris kaj lasis min sola. Antaŭ ol ekdormi, mi pensis pri ĉio, kio okazis tiun lastan tagon kaj pri la diraĵo de Johano: —Ĉio fariĝos bona!— Nu, ĉio fariĝis bona, ĉar fine mi trovis hejmon, kaj jam ne pensante pri miaj vagadoj kaj mizeroj, mi ekdormis.

Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min. Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito; sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis, ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene, eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du viroj eniris la apudan salonon, kaj