Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/130

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kelkajn figurojn kaj tio tre amuzis min. Frapis min tamen, ke la literoj sub la ilustraĵoj estis tute malsimilaj al tiuj de "Mil kaj unu noktoj", kaj montrante la al mi strangajn literojn, mi rigardis ŝin demande. Si komprenis, iris al la ŝranko kaj elprenis alian libron, montris la literojn, sed refoje mi kapskuis, tiajn literojn mi ankaŭ neniam vidis. Si elprenis trian libron kaj mi vidis en tiu lasta la samajn literojn, kiajn al mi estis instruinta mia patrino. Sed mi ne sciis legi; mi sciis nur nebone silabi, kaj mi eksilabis, ĉar mi estis fiera, ke fine mi povis montri, ke mi lernis almenaŭ ion. Mi eksilabis: Le-a Pe-re-e-me-i-e-re-e Fe-o-i-se-q...

Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis, ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston "piano"), staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Sia buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato. Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al ĉi tion. Si kapjesis kaj rigardis min malĝoje.