Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/134

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sepa Ĉapitro

Maksimo Bjelski — Mia unua leciono en la rusa lingvo — Frotado de manoj — Kie do mi naskiĝis? — Vortoj, kiuj apartenas al nenia lingvo — Mia studado — Mi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur mortintejo kaj ke mi estas talentulo — Mi superas mian instruiston — Mi devas solludadi — Mia sukceso — Ivan reaperas — Refoje la stranga akvokolora likvoro.

Mi atendis, ke Romeskaŭ instruos al mi la ludadon sur la violono, sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn. La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke neniu ekpensis eliri, se ne estus necese.

Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantaj, dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon, ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min. En tiu momento Romeskaŭ eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo