Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/135

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anoncis vizitonton. Romeskaŭ eliris la ĉambron kaj revenis post momenteto, enkondukante la saman malgrasan vireton kun la paperujo. Ambaŭ viroj rigardis min. La vireto faris al mi riverencon (kio ŝajnis al mi tre stranga, ĉar ankoraŭ neniam oni faris al mi tian honoron) kaj Romeskaŭ signodonis al mi sekvi lin. Mi ekstaris kaj la vireto prezentis al mi sian manon, kiun mi premis, ĉar mi ne sciis kion fari alie. Mi rigardis lin kun surprizo kaj li balbutis kelkajn vortojn, kiujn mi ne komprenis. Mi sekvis Romeskaŭ al la koridoro, kaj li supreniris la ŝtuparon kondukantan al etaĝa ĉambro; mi ankaŭ supreniris. Post mi aŭdiĝis mallaŭta brueto de ŝoviĝantaj ŝuoj kaj rigardante posten, mi ekvidis, ke la vireto ankaŭ supreniris. Mi ne havis la tempon longe pensi pri tio, kion Romeskaŭ estis faronta, ĉar tuj poste li eniris la ĉambron de la dua etaĝo kaj lin sekvis mi kaj fine la vireto. En la ĉambreto, kiun mi neniam antaŭe eniris dum la malmultaj tagoj, kiujn mi pasigis ĉe la familio Romeskaŭ, staris krom kelkaj ordinaraj mebloj unu granda tablo plena je libroj kaj skribilaro. Romeskaŭ diris kelkajn vortojn al la vireto; tiu ĉi riverencis nerveme kaj Romeskaŭ lasis nin solaj. La vireto ŝajnis tre nervema; li metis la paperujon sur la tablon, frotis al si la manplatojn (pro la malvarmeco, mi pensis) kaj invitis min afable eksidi. Mi eksidis kaj estis scivola, kion ni kune farus. La vireto eksidis mem ĉe mia flanko, malfermis la paperujon kaj elprenis folion da papero kaj libreton, kiujn li metis antaŭ nin. Tiam li refoje frotis al si la manplatojn. Farinte tion li prenis el sia poŝo du krajonojn, metis ilin sur la folion de papero kaj komencis paroli en nervema maniero. Kvankam mi ne komprenis komence liajn vortojn, mi tamen konjektis, ke la vireto estas mia instruisto; mi ekĝojis, ĉar fine mi studadas. La instruisto en tre afabla ma-