Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/136

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

niero, de tempo al tempo frotante al si la manplatojn, ekinstruis al mi kelkajn el la strangaj literoj, kun kiuj mi jam konatiĝis pere de la libroj montritaj al mi de Aleksandra. Mi estis tre atenta, ĉar mi deziris studadi, kaj la vireto tiel sin donis al sia tasko, ke lia vizaĝo tute ruĝiĝis pro streĉeco. Mi lernis dum tiu unua leciono kelkajn literojn, post kio la vireto ekparolis pri krajonoj, pri la libreto, pri papero, pri la tablo kaj cetere. Li klarigis al mi la kolorojn, li instruis al mi kalkuli ĝis dek, montrante ĉiujn siajn fingrojn, kiuj estis ekstreme malgrasaj. Lia tasko estis malfacila, ĉar li devis samtempe instrui al mi la lingvon, kiun mi ne komprenis, la legadon kaj la skribadon; sed ĉar mi estis tre atenta kaj diligenta, li estis tre kontenta pri mi kaj iom post iom fariĝis malpli nervema, tiel ke fine li frotadis al si la manplatojn nur malofte.

Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de Romeskaŭ. Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco, tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ per gesto diris, ke mi restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj en kiuj li min instruis.