Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/137

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la violono.

Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la arĉon kai laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis, li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plei grandan kontentecon.

Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra. Ŝi estis aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la rezultato. Ŝi frapetadis al iu la manojn, kaj kaptante mian brakon, salte supreniris kun mi la ŝtuparon.

En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la violono.

La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski, ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon, premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu