Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/138

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li ne nur montris sian dankemon pro mia diligenteco, sed ankaŭ, ke li konsideris min, kvazaŭ mi estus granda eminentulo.

Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse[**] kun multaj ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn, aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj, precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj.

Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo, Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn, por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis, por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur, ke mi naskiĝis sur "la Insulo", kies nomon mi neniam aŭdis eldiri, ĉar ni nomis ĝin "Insulo". Mi ne konis la nomojn de miaj gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis notinta multajn el la vortoj de mia gepatra