Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/140

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekkriinta: —Kuraĝon, sinjoro Vajsvis, kuraĝon; kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona!— Per tiuj neatenditaj vortoj la rigardantoj tiel aplaŭdadis kaj faris tiom da bruo, ke la aktoro "Hamleto" neeble povis ludadi plue, tiel ke li devis forlasi la scenejon. La reĝisoro devis fari finon al la sceno kaj malsuprenigi la kurtenon. La statisto depost tiu vespero malaperis de la scenejo kaj trairinte ankoraŭ kelkajn tagojn Hamburgon kiel promenanta reklamilo de granda magazeno de pretigitaj vestoj, li estis forlasinta la urbon kiel maristo. Maksimo Bjelski estis tradukinta la respondon de la Hamburga teatra direktoro en la rusan lingvon, kaj dum sinjoro Romeskaŭ legis la enhavon, mia instruisto fariĝis tiel nervema kaj tiel nerveme frotadis al si la manojn, ke mi vere kompatis lin.

Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto—promenanta reklamilo kaj maristo—iam reaperu por flankenŝovi la nigran tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la nomoj de mia parencaro.

Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable; mia studado plaĉia al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano, aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski, dum kio li ĉiam instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje li nomis min "sinjoro Romeskaŭ", kvankam mi insiste petadis lin, nomi min Jafet, ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj sam-