Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/141

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tenpe la plej klera vireto, kiun oni iam renkontis. Li honoris sinjoron Romeskaŭ, kiu estis, li al mi diris, plej fama violonisto de sia tempo.

Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleskandra, mi parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon de Romeskaŭ.

—Mi legis pri tio en la gazeto—, diris li, kaj li rakontis al mi pri la morto de l' filo de Romeskaŭ, kiel oni estis trovinta min duone frostita en la dometo kiel la familio Romeskaŭ de tiu tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto.

—Ĉu cio tio staris en gazeto?— demandis mi.

—Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la gepatrojn de la knabo.

—Ĉu iam ili malkovros ĝin?

—Ni esperu—, li diris, frotante al si la manojn, —kaj verŝajne viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin poste kiel faman artiston.

—Kiel faman artiston?— mi demandis surprizite.

—Jes—, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la manojn, —sinjoro Romeskaŭ diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem.

La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi miris tiom pri tio, kion li diris, kaj balbutis:

—Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ, ke mi parolis pri viaj talentoj.

—Kial?— mi demandis.

—Ho—, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, —eble li ne deziras, ke mi parolu