Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/142

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri tio; eble li ne volas, ke vi konsciu pri viaj talentoj, ĉar alie li ja mem ĝin estus dirinta al vi—, kaj ruĝiĝante pli multe, li nerveme frotadis al si la manojn. La bonkora vireto timis esti malagrabla al sinjoro Romeskaŭ, kies adoptiton li instruis. Mi trankviligis lin, promesante silenti pri tio, kion li estis konfidinta al mi, kaj ĉar li refoje frotadis al si la manojn, mi demandis:

—Diru foje, sinjoro Bjelski, ĉu al vi estas tiom malvarme?

—Ho ne!— li respondis, —tute ne, la vetero ja estas nun bona kaj tute ne malvarma.

—Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn?— mi demandis; en mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco.

—Ĉu mi ĉiam frotadas ilin?— li diris.

—Jes, vi faras; kial?

—Nu—, li respondis, —eble mi frotadis ilin; tion mi faras senkonscie, ĉar mi estas iom nervema.

—Kial vi estas nervema?

—Tia estas mia karaktero—, li respondis.

—Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski, ĉar mi demandis ĝin—, mi diris, ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo.

—Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al mi—, respondis la vireto, —ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de lia stranga nervemeco mi eksciis poste.

Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis, ke Romeskaŭ estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra min