Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/147

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lis instrui dum la leciono. Li tamen neniam priparolis, eĉ neniam aludis la malfacilan taskon, kiun li propravole postulis de si mem, sed agis, kvazaŭ tio estus nur lia natura devo, tute ne pensante, ke la salajro, kiun li ricevis por tiu laboro, estis eble dekfoje tro malalta.

Post du horoj Aleksandra eniris kaj tio estis la signo, ke la kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas ekzercadi min.

Maksimo Bjelski iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco. Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi, kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble.

Aleksandra interrompis miajn pensadojn.

—Via nova kostumo estas malsupre,— ŝi diris, —panjo deziras, ke vi tuj provalmetu ĝin—, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon.

Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l' kapo ĝis la piedoj, kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kie ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter la