Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/148

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ovoserĉanta bubo kaj Jafet Romeskaŭ estis grandega. Ĉiuj admiris min, sed plej multe admiris min la maljuna servisto, kiu okaze ĉeestis. Ŝi rigardis min kun surprizo kaj sen dubo komparis min kun la mizera vagulo, kiun ŝi vidis antaŭ kvar jaroj, kiam oni portis lin en la domon, pala kiel la morto kaj tiel malseka kaj malpura, ke li bezonis plenan funton da sapo por purigi al si la korpon. Pro ekmiro ŝi levis la brovojn kaj la manojn, kaj kiam ŝi eliris la ĉambron, mi aŭdis ŝin diri:

—Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega junulo!

Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min.

La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ kaj Maksimo Bjelski kun lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco. Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan. Li arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la