Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/149

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atenton de ĉiuj en lia proksimeco sidantaj homoj. Multaj sin amuzis pro lia stranga konduto kaj aliaj deziris, ke li sidu malproksime, por ke li ne ĝenu la tuj komenciĝontan muzikon. La timo, ke li ĝenus, tamen estis malpravigita, ĉar apenaŭ la muzikestro donis la signon de la komenciĝo, kiam Ivan plena je atento aŭskultis kun ridetanta vizaĝo, ne nur ne dirante unu solan vorton, sed ankaŭ sidante tiel senmove, kvazaŭ li estus skulptita altŝultra faŭno.

La unua numero de la programo, la uverturo de "Vilhelmo Tell" pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn.

Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ, ke en la koncertejo estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon, ĉeestus la tutan koncerton.

Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de Romeskaŭ kun solludo sur violono.

Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ estis amata kaj fame konata artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ ekstaris kaj alpaŝis antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko, ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ, lia adoptita filo kaj lernanto anstataŭos lin. —Mi esperas—, li diris, —ke la publiko estu iom indulgema je la juna violonisto—, sed li atendis samtempe, ke la talento de la