Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/150

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

juna artisto, kiu per sia unua publika ludado komencis sian muzikan karieron, estas tia, ke neniu en la salono bedaŭrus la anstataŭigon.

Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ estis portata al mia "dometo", kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ adoptis la junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble, ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis; ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia; min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ estus kontenta pri mi. Estis al mi, kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj; mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin, kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi rigardis Romeskaŭ starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis Romeskaŭ. La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: —Biz! ... Biz!— La orkestestro flustris,