Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/151

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

revokinte min: —Riverencu!— Sed mi ankoraŭ neniam riverencis; mi nur vidis la riverencojn de Maksimo Bielski, sed neniam mi mem faris unu. Konsciante, ke mi dankis mian sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko, mi alpaŝis al li, ekkaptis lian manon, kondukis lin antaŭ la publikon kaj faris la plej mallertan riverencon, kiu iam sur scenejo fariĝis.

Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ kaj Aleksandra, kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi rigardis poste Maksimon Bjelski, kiu, mi kredas, la tutan Vesperon ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita. Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi.

Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon, paroli kun mia amiko Ivan, sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan kun liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj skribis sur ĝi la jenon:

—Amiko Ivan, atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la teatro, mi devos paroli kun vi—, kaj mi subskribis "Jafet". Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian letereton al la plej malgranda maristo, post kiam li revenus el la promensalono. Post la paŭzo mi ankoraŭ unu fojon devis solludi kaj la suk-