Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/152

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ceso estis la sama kiel post mia unua solludado. Kun granda bukedo (miaj unuaj laŭroj) mi returnis min al mia seĝo. La maristoj tamen ne revenis en la koncertejon kaj tion mi tre bedaŭris. Mi jam en antaŭaj tagoj estis pensinta viziti la patrinon de la kuiristo, sed nenie mi povis retrovi la domon, kie mi konatiĝis kun ŝi dum mia unua promenado kun Ivan en la urbo, kaj ne konante ŝian familian nomon, mi ne povis akiri informojn pri ŝia loĝejo, nek pri ŝi mem.

Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ kun Aleksandra kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la kaleŝon por plue reveturi hejmen.