Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/153

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oka Ĉapitro

Mi vizitas Ivan — Vivu la brando! — Mi legas, ke mi estas artisto — Vojaĝo eksterlanden — Mi savas homan vivon — Nova samhejmano — La teruriga letero — La frotulo rakontas — Netaŭgaj buboj kaj procentegisto — Respondo al la teruriga letero — Kion Maksimo Bjelski volas aĉeti per sia perlaborita mono.

La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis "Petro la Granda". Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis nenion krom pura akvo. La "faŭno" tute reŝanĝiĝis en modestan pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis lin, sed li min ne rekonis.

—Ivan—, mi diris, etendante al li mian manon.

—Mi estas Ivan, la kuiristo—, li diris, —sed mi vin ne konas.

—Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min.

—Mi rekonas—, li diris, —almenaŭ se min ne trompas miaj okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la teatro.

—Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas?

—Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn—, li diris, sulkigante la frunton por pli