Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/154

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bone pripensadi, —sed mi ne memoras, kie mi vidis ilin pli frue.

Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento li sensulkigis la frunton kaj diris plue:

—Mi ne plu memoras.

—Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston?

—Mian sub...!? ... pro la diablo! ... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja estas neebla; la juna Jafet ne ludis violonon.

—Sed estas eble, ke li lernis tion poste.

Ivan kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li ekkriis:

—Dank' al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas?

—Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la malliberejon, mi travivis terurajn tagojn.

Ivan aspektis subite tre gravmiena kaj diris:

—Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando.

—Same kiel hieraŭ vespere—, mi diris.

—Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras kun kamaradoj... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras al mi: Ivan, trinku nur unu solan glaseton da brando; sed trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian, kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da glas-