Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/157

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ita el arĝentaj moneretoj, tiam la portanto, la serĉota longa maristo, estas mia Johano.

—Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo estas...

Mi interrompis la kuiriston kaj diris:

—Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la poŝhorloĝo mankas.

—Nu bone, mi atentos nur la ĉenon—, li diris.

Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin.

La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon kaj fingre montris artikolon, subskribitan de "H. M." Tiu "H. M." estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj "H. M." jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza; sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita.

De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken.

Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu estis laŭ mia opinio mal-