Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/160

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi estis skribonta trian, sed antaŭ ol komenci, mi forĵetis la plumon por tuj esplori, ĉu io eksterordinara okazis al la vireto. Mi sciis, kie li loĝis, kiam ni forvojaĝis eksterlanden, kaj direktis miajn paŝojn al lia loĝejo. Post kiam mi sonorigis, aperis en la duone fermita pordo grasa malĝentile aspektanta viro. Mi demandis, ĉu en ĉi tiu domo loĝas Maksimo Bjelski.

Loĝis tie ĉi—, li respondis.

—Ĉu loĝis?— mi demandis.

—Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis mortinta.

—Ĉu lia patrino mortis!? ... kaj kie li loĝas nun?

—Mi ne scias.

—Ĉu li ne postlasis sian novan adreson?

—Li postlasis nur ŝuldojn.

Mi ekmiregis.

—Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon?

—Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago.

—Li foriris propravole?

—Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li?

—Lia amiko Romeskaŭ.

—Ho, vere!?— diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli neĝentilan ankoraŭ.

—Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole.

—Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj aliulo luis ĝin.

—Sekve, vi devigis lin foriri—, mi diris indigne.

Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin? Enprofundiĝinte en