Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/161

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensojn, mi iris plue. La mortintejo estis proksima kaj vole nevole mi eniris ĝin tra la nefermita barpordo, tra kiu mi tiom da fojoj iris en la lastaj jaroj, ĉar la mortintejon mi vizitis ofte; ĝi ja rememorigis al mi la plej strangan aventuron de mia vivo. Irante laŭ vojetoj preter la familia tombejo de Romeskaŭ kaj preter la benketo, sur kiu mi pasigis kelkajn noktajn horojn dum miaj vagadoj, mi iom post iom alproksimiĝis al la dometo, kiu estis iam mia dormejo kaj kiun mi neniam pasis ne rigardante internen. Ankaŭ nun mi rigardis internen, sed kun ekkrio de teruro kaj abomeno mi paŝis posten. Mi tamen tuj ekhaltis, rapidiĝis refoje antaŭen tra la pordeto, kaj elpoŝiginte mian tranĉilon, detranĉis kordon, je kiu pendis viro. Ĉar la interno de la dometo ĉiam estis nebone lumigita de la suno, mi ĉe la unua ekrigardo ne vidis, kiu estas tiu viro, sed stranga antaŭsento diris al mi, ke li estas Maksimo Bjelski. La viro estis maldika, malgranda kaj nigre vestita, same kiel mia instruisto. Liaj piedoj preskaŭ tuŝis la sablon, tiel ke mi sen peno povis tratranĉi la kordon tuj super la kapo de la pendiĝinto. Tiam faligante mian tranĉilon, mi kaptis la memmortiginton en miaj brakoj kaj kuŝigis lin sur la sablan plankon. Lia vizaĝo glitis laŭlonge de la mia, kaj mi sentis, ke ĝi estas ankoraŭ varmeta; la korpo tamen estis tiel malrigida, ke la genuoj fleksiĝis, kiam la piedoj tuŝis la teron. La ĉapelo de la kompatindulo glitis de lia kapo, kaj rigardante lin atente, mi rekonis mian instruiston. Mia koro kvazaŭ eksaltis en mian gorĝon pro eksciteco, sed mi konsciis bone, kion mi farus. Tuj mi forigis la ŝnuron de lia kolo, sur kiu mi vidis ruĝetan strion; mi jam estis malbutonumonta lian veston, sed ĝi estis tiel vasta kaj plena je faldoj, ke mi lasis ĝin kiel ĝi estis. Mi levis lian kapon, subtenis ĝin kaj rigardis la vireton dum momento, kaj mi aŭskultis, ĉu