Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/162

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekstere iu alproksimiĝas por helpi al mi, ĉar mi ne sciis kiel agi plu en ĉi tiu terura cirkonstanco. Subite la de mi subtenata kapo ruĝiĝis, la sango tamen tuj refluis kaj Bjelski aspektis ankoraŭ pli pala ol antaŭe. Mi timis, ke jam li estas mortinta kaj ekploris pro kompato kaj ĉagreno. Ŝajnis al mi tamen, ke li vivas, ĉar li ne tute malvarmiĝis kiel mortinto. Mi atendis denove momenton kaj ektuŝis lian bruston por senti, ĉu lia koro batas; en tiu momento liaj okulharoj ekmoviĝis kaj je mia neesprimebla ĝojo mi vidis, ke li levas la okulojn. Li do vivis; mi sekve ne venis tro malfrue. Levante pli alte lian korpon, mi klinis min super li kaj vidis, ke li min rigardas. Tremeto trakuris lian manon, kiun mi tenis, kaj profunda longa elspiro eliris el lia buŝo. Mi plorsingultis pro ĝojo kaj benis la momenton, en kiu mi estis forĵetinta mian plumon por tuj aliri al li. Li rekonis min kaj malfermis la buŝon por paroli, sed nur kelkaj nekompreneblaj sonoj trafis miajn orelojn.

—Kara amiko!— mi diris, —kion do vi faris!?

Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris:

—lli... mortigis... min.

—Kiuj?— mi ekkriis.

—La netaŭgaj buboj...

— Ĉu buboj pendigis vin?

—Kaj Barazof— ... li flustris plue.

—Barazof?

Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Bazarof, sed estis al mi enigmo, kiel homoj povus esti kapablaj mortigi la plej mildan kaj helpeman viron el la urbo, kaj mi kredis, ke li deliras. Li sidis kelkan tempon sin apogante kontraŭ mi kaj mi atendis, ĝis kiam liaj fortoj revenus. Fine li rekonsciiĝis tute, kaj mi diris: