Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/166

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ho-o-o!— ŝi ekkriis, —mi komprenas—, kaj ŝi montris la kolon de la vireto; la ruĝeto strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis klare tion, kio estis okazinta.

Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis nevidebla; tiam ŝi eksidis denove.

—Kio do okazis?— fine demandis Aleksandra. Mi respondis: —La luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis.

—Kie?— demandis ambaŭ.

—En la dometo sur la enterigejo.

Longa silento sekvis, tiam mi diris:

—Kaj mi promesis helpi al li.

Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris:

—Li restos tie ĉi.

Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la kapon:

—Mi ne vidas ĝin.

Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi ĝojis pro tio.

—Bonvolu ne paroli pri ĝi—, mi diris, rigardante lin pete.

—Ne timu—, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en kiu mi savis la vivon de Bjelski. Aleksandra ne devus tion ekscii. Romeskaŭ tre