Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/167

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miris, kiam li ekaŭdis pri la buboj kaj pri Barazof. Li pripensadis, kaj tiam diris:

—Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io mistera sin kaŝas sub tio.

Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono, kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute malaperis kaj li dankis min.

Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar li revidis lin en tia stato, kaj diris plue:

—Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski, kaj mi petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet, tiam vi povas restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon?

La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post momento li diris kun voĉo, kiu tremetis:

—Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro?

—Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro modesta. Vi instruos al Jafet, kiu bezonas multajn lecionojn, kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin—, kaj Romeskaŭ etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon de la siaj, ekprenis.

Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis feliĉa pro li.

La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski certigis, ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco montris su-