Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/168

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fiĉe klare, ke li bezonas ripozon, ne nur kopre, sed ankaŭ spirite. Romeskaŭ diris, ke mia instruisto ĝuos libertempon da du semajnon, dum kiuj li devus ne studadi, sed pasigi la tempon promenante kaj farante absolute nenion, kio povus lacigi lin. Ni estis rimarkintaj, ke la nigra kostumo de Bjelski estis tiel eluzita, ke li ne povus eliri en ĝi. La tajloro venis, almezuris al li novan grizan vestaĵaron, kaj du tagojn poste la vireto promenis kun mi tra la stratoj de Patersburgo, kaj li aspektis, kvazaŭ li ĵus estus elpaŝinta el modobildaro.

En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris.

—Kial do vi ne venis al ni?— mi demandis.

Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon.

—Ĉu vi sentas vin nebone?— mi demandis plue.

—Ho jes, eĉ tre bone—, li respondis.

—Kial do vi sidas tie ĉi tute sola?

Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min demande kaj frotadis al si la manojn.

—Nu!?— mi diris, irate al li kaj kaptante lian brakon, —vi devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj poste mi ludos iom kun Aleksandra.

—Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se...

—Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski, vi ja estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola ĉe tiu fenestro.

—Sed ĉu la gesinjoroj trovos...