Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/170

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Bazarof.

Maksimo Bjelski viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al tempo.

—Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon. Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj. Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min. Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo li estis skribinta la vortojn: "Maksimo Bjelski, la frotulo". Mi fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason, sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn sur la sentaŭguloj. lli kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis.