Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/171

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li iris for, vidante ke la lernantoj kondutas dece, sed ho ve, apenaŭ li fermis post si la pordon, jen la frotado rekomenciĝis. La desegnaĵon la lernejestro estis forviŝinta kaj li malpermesis, ke oni refoje desegnu tian bildon kun tia subskribo. La sekvantan matenon staris sur la nigra tabulo ne bildo, sed la vortoj: "La frotanto!!!" kun tri ekkripunktoj. Mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li venis, la vortoj estis malaperintaj, kaj ĉiuj knaboj kondutis dece. Du monatojn mi deĵoris en tiu lernejo, sed la netaŭgaj buboj tiom turmentadis min, ke mi preskaŭ freneziĝis pro ĉagreno...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu senkompatemeco preskaŭ mortigis min...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn instruistojn korpe kaj anime...

Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj, kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino kaj mi...

Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis cent rublojn de Barazof, promesante pagi ĉiusemajne unu rublon procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La