Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/172

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trian fojon mi iris al Barazof kaj denove prenis cent rublojn, sed ĉiusemajne de post tiu tempo mi devis pagi tri rublojn por la tuta pruntepreno. Kiam por la kvara fojo mi petis lian helpon, li postulis de mi kvindek rublojn kiel repagon de la jam prenita sumo, sekve mi ricevis nur kvindek, sed mia ŝuldo plialtiĝis je cent. Tiel ĉiam prunteprenante, mi fine ŝuldis al li mil rublojn, kvankam mi estis ricevinta nur sescent kvindek, kaj la pagota rento estis tiel alta, ke mi devis vendi multajn meblojn kaj librojn por kontentigi mian helpanton... Mi troviĝis en tiuj cirkonstancoj, kiam via filo fariĝis mia lernanto... Dank' al Dio, li estis tre fervora kaj ĉiam faris sian plej grandan eblon por lerni, kaj dank' al lia karaktero li ne turmentis... sed helpis al mi, kiam li ekvidis min nervema... Li mem konsciis neniam, kiel danka mi estis, ĉar se li estus estinta kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lernantoj, tiam mi..., mi...—

La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton; post momento li rakontis plue:

—Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe, preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo restis la sama... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava malsano de mia patrino. La kuracisto postulis memkompreneble sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof kaj fine mortis mia kara patrino...—

Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis plue: