Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/175

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lin, estis forigita. Romeskaŭ ankoraŭ la saman vesperon pagis al mia instruisto la salajron, kiun li perlaboris dum la lastaj semajnoj.

—Jen, amiko Bjelski—, diris li, —jen vi havas por havigi al vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj knaboj.

Bjelski dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris:

—Morgaŭ mi mendos belan krucon—. Ni lin ne komprenis.

—Por kion fari?— demandis Romeskaŭ.

Kaj la vireto respondis:

—Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj.