Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/176

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Naŭa Ĉapitro

Maksimo Bjelski fariĝas kvieta — Mi iras kun li Holandujon — Fremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas — Kurhaŭskoncerto — Pri tri artistoj — Mi estas surprizata same kiel ĉiuj aliaj — La naŭa ĉapitro ne finiĝas — Kelkaj vortoj al la leganto.

Post kiam Maksimo Bjelski estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon. Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis.

Jaron post kiam Maksimo Bjelski estis mia samhejmano, mi refoje deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn.

Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn, sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia instruisto tre bedaŭris, ke