Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/177

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi interrompus la studadon, ĉar kvankam mi estis plenkreska junulo (eble dekokjara) mi ne lernis ankoraŭ tiom multe, kiom aliaj junuloj samaĝaj kutime lernis, kaj kiel artisto mi almenaŭ devus esti sufiĉe instruita por movadi min oportune ĉie, kien mia kariero min vokus. Mi do proponis, ke li min akompanu, kaj ĉar li neniam vidis fremdajn landojn, li kun ĝojo akceptis.

Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag en la monato Julio 1914^a.

Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu arbo tuj post mia alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj.

Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio okazis en Oldenzaal, mi estis surprizata en alta grado, ke tiu lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino legis al mi la rakontojn pri "Mil kaj unu noktoj" kaj aliaj. Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial legadis en tiu lingvo. Bjelski ĉiam certigis al mi, ke la lingvo, kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski devis esti mia tradukisto kaj li uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj komprenis en Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan dialekton de mia Insulo.

Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi bezonis por pasigi longan tempon en Haag, kaj mi ne volis tuj min ligi al koncertejo. La