Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/179

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alveni pli frue pro militaj deĵoroj kaj la germana internigito devis alveni de internigejo sin trovanta en alia urbo, kaj la vagonaro estis alvenonta je la sesa kaj duono.

Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto en la koncerto, estis algluita al la jam algluitaj afiŝoj, kaj la ĵurnaloj la antaŭan matenon de la koncerto anoncis tion saman.

Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en la Kurhaŭs, ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj artistoj antaŭ la koncerto.

Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis ilin, nome: Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz von Pablo de Sarasate kaj Spanische Simphonie von Lalo.

Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda artistoj.

La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado, rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis.

Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko.

Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam tiagrade kiel nun... vidante tiujn du artistojn.

Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en la