Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/180

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koncertejo rimarkis nian reciprokan surprizegon. Siavice la aŭskultantaro montris sian surprizon kaj persono post persono ekstaris por pli oportune rigardi tiajn artistojn, ĉar ili estis... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata ... ... ... ... ... ... ... ... ... ...


Kelkaj paroloj al la leganto

Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto) devas pacience atendi...

Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon post paŝo, ekhalti kaj denove antaŭeniri, se mi volas, eĉ per paŝegoj de giganto. Rilate al tio mi estas pli potenca ol la tempo mem, kiu nur laŭtakte seninterrompe antaŭenpaŝas, antaŭenpaŝis kaj antaŭenpaŝados kun ĉiamaj egalaj paŝetoj, ne havante la kapablon deflankiĝi eĉ unu centimetron de la vojo, kiun ĝi mem por si destinis.

Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas, eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto.

Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de centjaro, sed de dek-ok jaroj:

En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis.


Fino de la Unua Parto.