Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/185

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

farmistoj en Brej, Warfum kaj Uskvert, kaj la mutulino restis sola en la izolita dometo; la gefratoj lasis al ŝi la tutan heredaĵon de la patro, konsistantan el tiu dometo kaj kelkaj mebloj.

La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sable vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj.

Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn. Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu super pendas je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo, kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan Moseon en naĝanta kesto.

En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa tuko.