Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/186

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estas somero kaj la kvina horo en la mateno.

La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp por melki la bovinojn.

Klomp estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco Groningen, "farmisto" signifas ne nur "kamparano", sed ankaŭ "aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo", pensanta tamen, ke li estas tre spritega.

Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi. Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro, en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston, ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo.

Klomp estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen; eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta kaj fiera. lilomp opinias, ke li apartenas al ia "nobela" klaso, nome al la "farmista klaso", al la plej eminenta el ĉiuj klasoj. De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp) farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp,