Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/187

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ano de tiu klaso, laboradas Rika la mutulino, kies dometon ni ĵus eniris.

Kvankam Rika ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo, kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo.

Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur la supra "abelujo" staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika ne rigardas dekstren, nek maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ si estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj.

Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan teniĝon.

Rika ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn de dentoj, pli blankaj ol perloj.

Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno.

En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj. Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan kontraston kun ŝia vizaĝo;