Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/188

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fakte ili estas blondaj, sed ĉar ŝi tro ofte purigas ilin per akvo, ili iom post iom perdis la naturan koloron.

Rika neniam pensas pri tio ĉu ŝi estas bela aŭ melbela, ĉar tio al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj.

Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Riku kelkfoje devas iri al Warfum por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino.

Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kai ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du "abelujoj" kun la blanka kufo iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de la liguoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman. Li staras post la butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas la farmistedzino.

Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron, sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj