Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/189

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la buŝo povoscias kompreni sin reciproke, kaj ankaŭ pri tio ŝi jam ne miras, sed estas io alia, kio naskas ŝian miron multfoje, nome ke homoj movas la lipojn kaj per tio parolas kun aliaj homoj, kiuj estas en alia ĉambro. Fine ŝi tamen konsciis, ke tia interkompreniĝado okazas pere de organo, troviĝanta interne de la oreloj, ĉar ĉiuj hundoj, katoj kaj ĉevaloj ekmovetas la orelojn, kiam la homoj parolas al ili. Kelkfoje ŝi bedaŭris, ke al ŝi mankas tiu organo, sed jam de longe ŝi rezignaciis kaj ŝin kontentigis la penso, ke ŝi povoscias kompreni multajn movadojn de la buŝo.

La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butkon por returni sin al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon de la flankvojeto kondukanta al la farmejo.

La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun ŝia lignoŝuo ĵetas flanken.

Klomp, kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj.

La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enposĝigas la manon kaj ekmarŝas kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la "necesa malbonaĵo" diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute