Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/191

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin, kiam antaŭ du tagoj ŝi forlasis la ĉambron.

Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu eniris kaj eliris? ... Kial oni eniris kaj eliris? ... Ŝi kaptas la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro, ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro. Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi enigmo, kiel la kesteto venis tien... kaj kio do enestas? ... Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu enporas la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko, ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito kaj image vidas novajn litkovrilojn kaj singarde ŝi forŝovas la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela in-