Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/192

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faneto. Ŝi ne kredas al siaj okuloj kaj staras momenton rigardante la "suprizaĵon", ne sciante, kion pensi aŭ fari. Ŝi paliĝas kaj la neatendita surprizo tiel ektuŝas ŝin, ke ŝi devas apogi sin kontraŭ la tablo, ĉar ŝiaj kruroj ektremas kaj tiu sama stranga sono, kiun nur mutulo povas aŭdigi, eliras refoje el ŝia gorĝo, sed baldaŭ ŝi regas sin. La falanta kovrilo vekis la infaneton, kiu nun per grandaj brunaj okuloj rigardas la mutulinon. Rideto ludas sur la buŝeto de la infano, kiu kuŝas tie kiel anĝeleto.

Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika.

—Kiel venis tien tiu infano? ... Kial oni ĝin metis tie sur la tablon? ... Ĉu ĝi estas donaco? ... Ĉu oni venos por repreni ĝin?

La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo. Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon.

—Kiel longe li kuŝis en ĝi? ... Ŝi pripensas pri tio, sed subite alia ekpenso ŝin frapas.

—Ĉu la infano soifas aŭ malsatas? ... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras, sed ridas.

—Ĉu ĝi estas pura kaj seka?

Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en sekaj vindotukoj.

Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi;