Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/193

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la infaneto malfermas la buŝon kaj movetas la lipojn. Rika scias, ke ĝi eligas sonojn, sed ŝi ne aŭdas ilin. Ŝi tamen ĝojas, ke la etulo ridas, kaj ŝi premas ĝin al sia koro, dum larmoj rulas al ŝi sur la vangoj pro emocio... Ŝi pensas memore al siaj gefratoj, kiam ili estis tiel malgrandaj kiel ĉi tiu infaneto... Ŝi remetas la etulon en la kesteton, pretigas varmetan akvon kaj forigas la vindotukon. Tion saman ŝi faris pli ol milfoje, kiam la gefratoj estis suĉinfanoj, kaj ŝi estas lertulino en tiu laboro. La infano (ŝi nun vidas) estas belforma knabeto. Ŝi purigas lin kaj ekpensas pri vindotukoj, laktobotelo kaj aliaj necesaĵoj kaj pri tio, kion ŝi devos fari kun la knabeto, kiu estas tiel bela kaj dolĉa. Image ŝi vidas malriĉajn gepatrojn kun multaj infanoj, tiom multaj , ke ili ne sufiĉe bone povas nutri ĉiujn. Image ŝi vidas plue, ke la patro metas ĉi tiun knabeton en la kesteton kaj alportas lin en ŝian dometon, ĉar ŝi estas lerta vartistino kaj havas sufiĉan monon kaj tempon por prizorgi la etulon.

—Ĉu ŝi devas gardi lin?

Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas:

—Mi gardos, flegos kaj mi amos lin.

Sed jen alia ekpenso:

—Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon?

Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke neniu de ekstere povas vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por esplori, ĉu el tie enrigardanto povas