Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/194

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rimarki ŝian etulon. Ŝi tuj reiras hejmen, turnas la dorson de la seĝo al la fajroloko, pendigas tukon sur la apogilon, kaj refoje eliras por esplore rigardi. Ŝi estas kontenta, ĉar ŝi vidas nur la tukon. Enirante la duan fojon, ŝi estas kaptata de la ekpenso, ke oni povas forŝteli la knabeton dum ŝia forestado kaj tuj ŝi decidas havigi al si seruron por ĉiam ŝlosi la pordon, kiam ŝi devus lasi la infanon sola. Sed tiun seruron ŝi volas posedi kiel eble plej baldaŭ. Ŝi metas la kesteton sur la liton, fermas la litopordojn kaj eliras por senprokraste aĉeti la seruron, ĉar jam post kelkaj tagoj ŝi regule devos esti eksterdome por laboradi ĉe Klomp... Ŝi eliras.

Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco, kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo.

Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante. Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn; sed Rika ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la butikon.

Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto