Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/195

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dormas kviete. Rika eliras, ŝlosas la pordon, kaj aŭtomate, sed rapide la du lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto, ĝis kiam ŝi malaperas en la farmejo por preni lakton. Tiun lakton ŝi prenas en la laktejo kaj enpoŝiginte la plenan botelon, kiun neniu povas vidi, ĉar la plej malsupra abelujo estas tiel larĝa, ke ŝi povus sen peno kaj nerimarkite kaŝi sub ĝi dek botelojn.

Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton, kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp.

Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li vekiĝos.

Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian vojon.

Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj prizorgi lin, kaj tion ŝi volas.

Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por suĉigi sian adoptiton por la unua fojo.